Vorto: -aĵ
-
Sufikso, kiu.
-
aplikate al adjektivo aŭ adverbo, foje al substantivo ‐ esprimas iun konkretan objekton, kiu estas esence tia, kiel esprimas tiu vorto, al kiu ĝi estas aplikata.
sanktaĵo
malpuraĵo
teruraĵo
Moseo rakontis al sia bopatro ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis
ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro
prenu la tutan sebon kiu kovras la internaĵon
li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo
ĝi estas por mi volapukaĵo
Rimarko: Substantivo formita el adjektiva radiko per la sufikso aĵ ( belaĵo ) diferencas de la vorto aĵo memstare uzata kun akompano de adjektivo ( bela aĵo ). La unua esprimo montras esencan konstantan kvaliton; la dua signifas, ke la aĵo havas ian okazan neesencan kvaliton.
-
aplikate al verbo ‐ havas saman signifon kiel aplikate al iu el la participoj de tiu verbo.
fluaĵo
skribaĵo
frandaĵo
forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo
sanigaĵo malbongusta sed efiko plej ĝusta
la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo
blua, purpura kaj ruĝa teksaĵo
-
aplikate al substantivo ‐ esprimas konkretan objekton faritan el tio, kion nomas la substantivo, plej ofte manĝaĵon.
bovaĵo
glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo
prenu la brustaĵon de la virŝafo
tolaĵon malpuran lavu en la domo
En aliaj lingvoj
- La hispana: concreta en algo relacionado con la raíz
- La taja: แสดงคำนามของสิ่งที่เป็นนามธรรม
- La taja: แสดงคำนามของสิ่งที่ทำมาจาก