Vorto: -ec

  1. Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito aŭ stato.

    • moleco, blankeco, boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco, reĝeco

    • la alteco de tiu altaĵo ne estas granda

    • sian amikecon li pruvis per multaj amikaĵoj

    • penetremeco

    • senklereco

    • ventanimeco

    • la reĝo prenis sur sin la protektantecon super nia kongreso

    • silkecaj haroj

    • ligneca trunketo

    • vitreca rigardo

    • dezerteca silento

    • mi donas al vi unu pecon preferece antaŭ viaj fratoj

En aliaj lingvoj

    • La franca: -esse, -itude
    • La germana: -heit, -keit, -schaft, -tät
    • La hungara: -ság, -ség
    • La pola: -ość
    • La portugala: -ez, -eza, -dão, -idão, -itude, -tude (sufixo que indica qualidade)