Vorto: -um
-
Sufikso uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza aŭ ne esprimebla per alia sufikso: krome um estas uzata laŭ precizaj sencoj por signifi interalie.
la sufikso »um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun »um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn
amindumi, foliumi, gustumi, kolombumi, komunumo, laktumo, linoleumo, provizumi, spikumi, ŝtelumi, malvarmumi, ventumi
Rimarko: Por kelkaj vortoj la senco ne signife alias sen la sufikso. Tial la uzo hezitas inter sufiksa kaj nuda formo: akvi – akvumi; butoni – butonumi; loti – lotumi; okuli – okulumi.. Ankaŭ ekzistas alternativoj kun aliaj afiksoj: akvumi – akvigi; lotumi – priloti; orumi – orizi. Evitinda estas troa uzado de la nedifinita sufikso um, ĉar ĉiun vorton per ĝi derivitan oni devas lerni kvazaŭ novan radikon. Oni aparte gardu sin uzi ĝin superflue tirante verbon el substantivo, kiam la senco sufiĉe klaras sen almeto: marteli; kroni; herezi.
a. Metaforigon aŭ specialigon de la radikverbo.
brulumi, faldumi, kampumo, kortumo, lokumi, mastrumi, mondumo, ombrumi, ondumi, plenumi, proksimuma, proprumo, respondumi, sentumo
b. Vestoparton aŭ korpogarnaĵon.
buŝumo, kolumo, manumo, nazumo
plandumo
kalkanumo
c. Turmenton.
dekumi, krucumi, kvaronumi, palisumi, pendumi, radumi, ŝtonumi
ĉ. Agon per la koncerna korpoparto.
brakumi
cerbumi
ŝultrumi
d. Provizadon, tegadon, ornamadon, per la koncerna materialo.
akvumi
aerumi
florumi
orumi
sapumi
e. Alparolon per la koncerna titolo.
ciumi
sinjorumi
viumi
-
Rimarko: Por tiuj sencoj eblas uzi ankaŭ kunmetaĵojn kun radiko «baz»: dubaza , dekbaza..., sed ni preferas la tradician manieron.
a. Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton de pozicia nombrosistemo, indikantan ĝian bazon.
11111001111, 3717, 1999, 7CF kaj 33_19 prezentas unu saman nombron en respektive duuma, okuma, dekuma, deksesuma kaj sesdekuma nombrosistemoj
la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume
b. Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan ĝian bazon.
dekuma logaritmo
logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas «logaritmo natura»
En aliaj lingvoj
- a. La hungara: -izé (határozatlan jelentésű képző), -izél (határozatlan jelentésű képző)
- a. La hungara: -es (számrendszerképző), -as (számrendszerképző), -os (számrendszerképző), -ális (számrendszerképző)
- La rusa: -ичный (двоичный, десятичный), -еричный
- b. La hungara: ... alapú (logaritmus)