Vorto: disjunkcio

  1. Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se almenaŭ unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio.

    • la disjunkcion de P kaj Q oni foje signas per P∨Q

    • Rimarko: Pli tradicia, esperanteca kaj radikŝpara termino estas aŭo. Krome, en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan konjukcion (kio cetere senteblas en la termino mem: dis-junkcio, dis-igo, aŭ‐aŭ).

En aliaj lingvoj

    • La angla: disjunction
    • La belorusa: дызьюнкцыя
    • La ĉeĥa: rozluka, rozpojení
    • La franca: disjonction (somme logique), somme logique
    • La germana: Disjunktion, logische Summe
    • La hispana: disyunción, disjunción
    • La hungara: diszjunkció, logikai vagy
    • La pola: alternatywa, dysjunkcja, suma logiczna
    • La portugala: disjunção
    • La rusa: (слабая)дизъюнкция, операция ИЛИ, логическая сумма
    • La slovaka: rozluka, rozpojenie