Vorto: fokuso

  1. Punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo.

    • malfokusigu viajn okulojn kvazaŭ vi rigardus trapapere malapudan objekton

  2. (de koniko) Tia punkto F, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto M de la koniko al F kaj la distanco de M al la direktanto egalas al la discentreco.

    • Rimarko: Parabolojda spegulo konverĝigas lumradiojn paralelajn al ĝia akso en la komunan fokuson de la sekcaj paraboloj; alivorte, por parabolo la fokuso matematika koincidas kun fokuso optika.

  3. (figure) Interkruciĝo, punkto de konverĝo aŭ koncentriĝo.

    • en la fokuso de intereso

    • Germanio, en fokuso de rememoroj pri la militfino antaŭ 50 jaroj

    • kursoj por plutrejniĝo kun specialaj fokusoj

    • Irlando iĝas fokuso de enmigrado

  4. Fonto, kerno, kovejo.

    • fokuso de la epidemio

    • pro detruo de la imuneco la antaŭe neaktivaj fokusoj de tuberkulozo en la organismo de aidoso-malsanulo ekaktiviĝas

    • Rimarko: En la latina terminaro «focus» povas havi du kontraŭajn signifojn: «la punkto de konverĝo» (la optika fokuso), kaj «fonto de disvastigo» (en iuj terminoj medicinaj). Pli sistememaj terminaroj disigis tiujn du signifojn, esprimante la fontan signifon per tradukita metaforo, kaj la konverĝan per sona transskribo (kia la esperanta fokuso). Tiel estas en la Fundamento (ekz-e en la traduko rusa estas «фокусъ», sed ne «очагъ»); kaj tiel estas en modernaj tekstoj: se la sovaĝaj birdoj estus la ĉefa fonto de la epizootio, oni estus observinta ilian amasmorton kie ili svarmas; homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: фокус
    • La ĉeĥa: ložisko, ohnisko
    • La franca: foyer (de conique, lentille, épidémie...)
    • La germana: Fokus
    • La hispana: foco
    • La hungara: fókusz, gyújtópont
    • La itala: fuoco
    • La nederlanda: focus, brandpunt
    • La persa: کانون
    • La portugala: foco
    • La rusa: фокус
    • La slovaka: ohnisko
    • La angla: focus
    • La pola: ognisko (stożkowej)
    • La portugala: foco
    • La rusa: фокус
    • La rusa: средоточие, фокус
    • La germana: Herd (Infektion), Quelle (Krankheit)
    • La itala: focolaio
    • La rusa: очаг, источник