Vorto: fonto
-
Loko, kie akvo aŭ alia fluaĵo eliras el la tero.
ĉe la fonto de rivero
ĉerpi akvon el la fonto
fonto de petrolo, de natura gaso
fonto da akvo
subtera fonto
la fonto senakviĝis
miaj okuloj estus fonto da larmoj
-
La elfluaĵo mem.
pura, varma, abunda, sulfureca fonto
kapti, aĉeti fonton
-
Origino de materia forto.
fonto de lumo, de energio
-
(figure) Origino, deveno, kaŭzo.
ĉerpi dokumentojn el la fonto
aŭtoritata fonto de informoj
mi konas la fonton de tiuj mensogoj
tiuj militoj estis la ĉefa fonto de la inspiro de la poetoj
troa ambicio estas fonto de malfeliĉo
fonto de profito, de enspezoj
homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj
monavido estis fonto de multaj militoj
pro elsekiĝo de la materialaj fontoj
En aliaj lingvoj
- La angla: spring
- La belorusa: крыніца
- La ĉeĥa: generátor, pramen, studánka, zdroj
- La franca: source, puits (de pétrole), cause (origine), origine (source)
- La germana: Quelle
- La hispana: fuente
- La hungara: forrás
- La nederlanda: bron
- La pola: źródło
- La portugala: fonte, nascente, olho-d'água, manancial
- La rusa: источник
- La slovaka: prameň, zdroj, žriedlo
- La sveda: källa