Vorto: forgeso

  1. Malmemoro.

    • formeti la aferon en la keston de forgeso

    • la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ

    • nebulo de forgeso

  2. Nezorgo, preterlaso, neglekto.

    • plej facile promeso rimiĝas kun forgeso

    • kelktempa ĉeso ne estas forgeso

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: zapomenutí, zapomnění
    • La franca: oubli
    • La hispana: olvido
    • La rusa: забвение
    • La slovaka: zabudnutie