Vorto: forno
-
Masonita fajrujo por baki panon, fandi metalojn, kuiri potojn, kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj celoj.
en la vilaĝo estas pli bone: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn
ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon
tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma
vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
a. Kuirforno.
ŝi iris al forno, kiu estis plena de pano
la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno
b. Hejtoforno.
en la vintro oni hejtas la fornojn
En aliaj lingvoj
- La belorusa: печ
- La ĉeĥa: kamna, pec
- La franca: four
- La germana: Ofen
- La hispana: horno
- La nederlanda: oven
- La portugala: forno
- La rusa: печь (сущ.)
- La slovaka: kachle, pec, šporák
- La turka: ocak