Vorto: horo
-
Ĉiu el la 24 egaldistancaj numeritaj tempopunktoj en diurno, indikataj per vicmontraj numeraloj, inter kiuj la noktomezo estas la la 24a, kaj la tagmezo, la 12a.
kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino
Rimarko: La tempindiko en Esperanto estas bazita sur tiuj tempopunktoj kaj konsistas el la nomo de la plej ĵusa horo, kaj eventuala indiko de poste pasintaj minutoj. Alivorte, la horintervaloj estas numerataj per sia komenca punkto, ne per la fina (do, malkiel ĉe «la unua tago», «la dua jaro» kaj tiel plu).
-
Komunuza mezurunuo de tempo, egala al 3600 sekundoj; simb. h.
unu horo egalas al dudekkvarono de diurno
kioma horo estas?
duonhoro
kvaronhoro
la hormontra ombro
-
Difinita momento de la tago.
estis la horo, kiam la leonoj iras por trinki
oni donas por manĝi je ĉiu ajn horo
je lia lasta horo
lasthora sciiĝo de gazeto
En aliaj lingvoj
- La angla: hour
- La belorusa: гадзіна
- La bretona: eur
- La bulgara: час
- La ĉeĥa: hod., hodina
- La franca: heure
- La germana: Stunde, Uhrzeit, Zeit
- La greka: ώρα
- La hispana: hora
- La hungara: óra (idő)
- La indonezia: jam
- La itala: ora (sost.)
- La nederlanda: uur
- La norvega: time
- La oseta: сахат
- La pola: godzina
- La portugala: hora
- La rumana: oră
- La rusa: час
- La slovaka: hod., hodina
- Volapuko: hol
- La sveda: timma