Vorto: perko
-
Manĝebla riverfiŝo kun dividita dorsnaĝilo, ruĝetaj malsupraj naĝiloj, ofte kun malhelaj vertikalaj strioj sur la korpo; genro el familio perkedoj (Perca).
pacienco estas bezonata, ĉar ofte oni kaptas nenion aŭ nur malgrandajn perkojn
-
Iu el familio perkedoj.
En aliaj lingvoj
- La angla: perch (fish)
- La belorusa: акунь
- La bretona: brell (perch), perch
- La bulgara: костур (риба)
- La ĉeĥa: okoun
- La franca: perche (poisson)
- La germana: Flussbarsch
- La hungara: sügér
- La kataluna: perca
- La nederlanda: baars
- La pola: okoń
- La portugala: perca
- La rusa: окунь
- La slovaka: ostriež
- La sveda: abborre
- La germana: Barsch