Vorto: toleri

  1. (transitiva) Ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas aŭ suferigas, kvankam oni kapablas malhelpi ĝin.

    • toleru, ke mi parolu

    • mi ne povas toleri, ke vi diras tiajn malsaĝaĵojn

    • ne malamiko min ja insultas ― mi tion tolerus

    • ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas

    • vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj

    • ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn

    • nur diino povis pacience toleri ŝiajn kapricojn

    • kun tia homo oni ne tolerus kunvivi eĉ nur unu semajnon

    • li ne toleras eĉ muŝon sur la muro

    • tempo toleras, sed vero aperas

    • instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj

    • la spicisto ekkoleras, / tiajn ŝercojn ne toleras

    • tiu regulo ne toleras esceptojn

  2. (transitiva) Elteni, elporti, ne ricevi difekton de maloportuna kondiĉo.

    • la plej taŭga estas karpeno, kiu toleras sekecon kaj humidecon

    • inter la animaloj amebo havas la plej altan rekordon de tolerebla temperaturo (59°C)

    • la problemon ja povus solvi koncerna direktivo de Vatikano, kiu permesas al pastroj, kiuj ne toleras alkoholon, nur leki la vinon aŭ uzi vinbersukon

En aliaj lingvoj

    • La angla: tolerate
    • La belorusa: цярпець, пераносіць, выносіць
    • La ĉeĥa: nepovolit, přestát, strpět, vydržet
    • La ĉina: 忍 [rěn]
    • La franca: tolérer
    • La germana: tolerieren, aushalten, ertragen
    • La hispana: tolerar
    • La hungara: tűr, eltűr, elbír, elvisel
    • La kataluna: tolerar
    • La nederlanda: verdragen, dulden, accepteren
    • La pola: tolerować, pobłażać, przyzwalać, znosić
    • La portugala: tolerar
    • La rusa: терпеть, выносить (терпеть), сносить (терпеть), переносить (терпеть)
    • La slovaka: vydržať, znášať