Vorto: tradukilo

  1. Programo tradukanta de unu formala aŭ homa lingvo (fontolingvo) en alian (cellingvo).

    • tekstoprilaboriloj, tekstoreviziiloj, tradukiloj

    • la bezono de aŭtomataj tradukiloj por tiu amaso da tekstoj iĝas pli akra

    • aŭtomata tradukilo el la turka al la ĉuvaŝa, kiun nia esplorgrupo disvolvas

    • la plurlingva tradukilo ebligas spekti dekmilojn da filmitaj signoj, rapide tradukeblaj de unu signolingvo al alia

En aliaj lingvoj

    • La angla: translator, compiler
    • La belorusa: перакладчык, транслятар, кампілятар
    • La ĉeĥa: kompilátor, překladač z vyššího jazyka
    • La germana: Übersetzungsprogramm
    • La hispana: aparato traductor, compilador (informática)
    • La hungara: fordítóprogram
    • La kataluna: compilador
    • La nederlanda: vertaalprogramma
    • La pola: translator, kompilator
    • La rusa: переводчик, транслятор, компилятор
    • La slovaka: kompilátor