Vorto: vesti

  1. (transitiva) Kovri per ŝtofoj aŭ peltoj pli malpli alĝustigitaj al la korpo por ŝirmi kontraŭ malvarmo, suno aŭ kaŝi nudecon.

    • simple, sed pure vestita

    • belaj sklavinoj vestitaj en silko kaj oro

    • mi estis nuda, kaj vi vestis min

    • la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono

    • funebre vestita virino

    • virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo

    • mi vestos vin kiel por edziĝo

    • en silk' brodita envestitaj

  2. (transitiva) (figure) Kovri.

    • la printempo verde vestis la teron

    • arbaro vestas la monton

    • la kampoj vestiĝas per greno

    • sennombraj insuletoj vestitaj de bela verdaĵo

    • ladoj el bronzo vestas la murojn

    • vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi

    • plej pura stilo vestanta viglan kaj profundan penson

En aliaj lingvoj

    • La angla: clothe
    • La belorusa: апранаць, адзяваць
    • La ĉeĥa: obléci, oblékat, odít, odívat (někoho, něco), strojit, ustrojit
    • La franca: habiller, vêtir
    • La germana: kleiden
    • La greka: ντύνω
    • La hispana: vestir
    • La hungara: (fel)öltöztet, felad (ruhát), felvesz (ruhát)
    • La nederlanda: aankleden
    • La portugala: vestir
    • La rusa: одеть, одевать
    • La slovaka: obliecť, šatiť
    • La turka: giymek, giyinmek
    • La belorusa: накрываць, пакрываць
    • La rusa: накрыть, накрывать, покрыть, покрывать, облечь, облекать